Eŭropaj futbalistoj deklaras sian subtenon al Palestino

Ni, eŭropaj futbalistoj, esprimas nian solidarecon kun la Gazaa popolo, kiu vivas antaŭ jam tro da tempo en sieĝo-stato, kaj oni neas al ili la plej fundamentajn homajn rajtojn: dignon kaj liberecon.

La lastaj israelaj bombadoj en Gazaon mortigis centon da civiluloj, kaj ili estas nova ofendo kontraŭ monda konscienco. Konsterne ni sciis, ke la 10an de novembro de 2012 israela armeo bombis sportludkampon en Gazao kaj mortigis la junulojn Mohamed Harara-n kaj Ahmed Harara-n (16 kaj 17 jaraĝaj), Matar Rahman-n kaj Ahmed Al Dirdisaŭi-n (18 j.), kiuj estis ludante futbalon.

Ni ankaŭ scias, ke ekde februaro de 2012, du futballudantoj el la teamo Al Amari, Omar Rowis (23 j.) kaj Mohammed Nemer (22 j.) restas en prizono en Israelo, sen esti respektitaj siaj rajtoj je justa proceso kaj defendo.

Estas neakceptebla, ke kelkaj junuloj estas murditaj dum simpla futballudado, speciale ĵus antaŭ kiam Israelo ricevos la teamojn de UEFA sub 21 jaraĝaj, estante tiamaniere rekompensita dum ĝi agas kontraŭ sportaj valoroj.

Malgraŭ la ĵusa pafĉeso, la palestinanoj devas suferi penan vivon sub okupacio. Ili devas esti protektataj de la internacia komunumo ĉar ĉiu homo rajtas aspiri al digna, libera kaj sekura vivo. Ni esperas, ke justa solvo fine stariĝos.

Subskribantaj:

Gael Angoula, Bastia Sporting Club (Francio)

Karim Ait-Fana, Montpellier HSC (Francio)
André Ayew, Olympique de Marseille (Francio)
Jordan Ayew, Olympique de Marseille (Francio)
Demba Ba, Newcastle United (Britio)
Abdoulaye Baldé, AC Lumezzane (Italio)
Chahir Belghazouani, AC Ajaccio (Francio)
Leon Best, Blackburn Rovers Football Club (Britio)
Ryad Boudebouz, Football Club Sochaux Montbéliard (Francio)
Yacine Brahimi, Granada Football Club (Hispanio)
Jonathan Bru, Melbourne Victory (Aŭstralio)
Yohan Cabaye, Newcastle United (Britio)
Aatif Chahechouche, Sivasspor Kulübü (Turkio)
Pascal Chimbonda, Doncaster Rovers Football Club (Britio)
Papiss Cissé, Newcastle United (Britio)
Omar Daf, Football Club Sochaux Montbéliard (Francio)
Issiar Dia, Lekhwiya (Kataro)
Abou Diaby, Arsenal Football Club (Britio)
Alou Diarra, Olympique de Marseille (Francio)
Soulaymane Diawara, Olympique de Marseille (Francio)
Samba Diakité, Queens Park Rangers (Britio)
Pape Diop, West Ham United (Britio)
Abdoulaye Doucouré, Stade Rennais Football Club (Francio)
Didier Drogba, Shanghaï Shenhua (China)
Ibrahim Duplus, Football Club Sochaux Montbéliard (Francio)
Soudani El-Arabi Hilal, Vitoria Sport Club Guimares (Portugalio)
Jires Kembo Ekoko, Al Ain Football Club (United Arab Emirates)
Nathan Ellington, Ipswich Town Football Club (Britio)
Rod Fanni, Olympique de Marseille (Francio)
Doudou Jacques Faty, Sivassport Kulübü (Turkio)
Ricardo Faty, AC Ajaccio (Francio)
Chris Gadi, Olympique de Marseille (Francio)
Remi Gomis, FC Valenciennes (Francio)
Florent Hanin, SC Braga (Portugalio)
Eden Hazard, Chelsea Football Club (Britio)
Charles Kaboré, Olympique de Marseille (Francio)
Diomansy Kamara, Eskisehispor Kulübü (Turkio)
Frédéric Kanouté, Beijin Guoan (Ĉinio)
Anthony Le Tallec, AJ Auxerre (Francio)
Djamal Mahamat, Sporting Braga (Portugalio)
Steve Mandanda, Olympique de Marseille (Francio)
Kader Manganne, Al Hilal Riyad Football Club (Saudarabio)
Sylvain Marveaux, Newcastle United (Britio)
Nicolas Maurice-Belay, FC Girondins de Bordeaux (Francio)
Cheikh M’bengué, Toulouse Football Club (Francio)
Jérémy Menez, Paris Saint-Germain Football Club (Francio)
Arnold Mvuemba, Olympique Lyonnais (Francio)
Laurent Nardol, Chartres Football Club (Francio)
Mahamadou N’diaye, Vitoria Sport Club Guimares (Portugalio)
Mamadou Niang, Al-Sadd SC (Kataro)
Mbaye Niang, SM Caen (Francio)
Fabrice Numeric, FK Slovan Duslo Sala (Slovakio)
Billel Omrani, Olympique de Marseille (Francio)
Lamine Sané, FC Girondins de Bordeaux (Francio)
Mamady Sidibé, Stoke City Football Club (Britio)
Momo Sissoko, Paris Saint-Germain Football Club (Francio)
Cheikh Tioté, Newcastle United (Britio)
AdamaTraoré, Melbourne Victory (Aŭstralio)
Armand Traoré, Queen Park Rangers FC (Britio)
Djimi Traore, Olympique de Marseille (Francio)
Moussa Sow, Fenerbahçe Spor Kulübü (Turkio)
Hassan Yebda, Granada Football Club (Hispanio)

Palestino en UN. Kio ŝanĝiĝas por la palestina popolo?

Jean-Claude Meyer

Juda Franca Unuiĝo por Paco

Estas iom paradoksa tiu akcepto de Palestino en speco de suplementa sidilo simila al tiu, kiun okupas Vatikano. “Kiom da dividaĵoj ĝi enhavas?”, oni diris pri la pontifika mikroŝtato, konata ĉefe de kolektantoj de poŝtmarkoj kaj de numismatikuloj kapricaj pri ekzotaj eŭroj.

Tiu akcepto, anticipe gajnita, en la Ĝenerala Asembleo (kontraste al tio, kio okazis en Sekureca Konsilio, sub viglado de Usono) efikas unue eltiri la “prezidanton” de Palestina Aŭtoritato el nigra truo kien la rezistado en Gazao metis lin. Ni memoru, ke Mahmud Abbas uzurpas antaŭ pli ol tri jarojn la postenon de prezidanto, ĉar lia regperiodo finiĝis kaj oni ne organizis prezidentan balotadon.

Akcepto de Palestino ŝanĝos neniom la situacion de palestinanoj.

Se la blokado de Gazao mildiĝos en venontaj tagoj, ĝi estos pli pro la gazaa rezistado kaj pro la raketoj ĵetitaj sur TelAvivon kaj Jerusalemon ol pro la diplomataj tordiĝoj de Abu Mazen.

 

Ĉu ĉesos koloniado en Cisjordanio? Ĉu ĉesos la judigado de Jerusalemo? Ĉu la beduenoj el Naqab rekuperos sian liberon? Ĉu la Jordanan valon oni redonos al Palestino? Ĉu oni detruos la apartheid-an muron? Ĉu la gazaaj fiŝkaptistoj povos labori pli ol tri mejlojn malproksime de la marbordo sen ricevi pafadon? Ĉu palestinanoj povos libere cirkuli inter siaj izolitaj bantustanoj? Ĉu la jerusalemaj palestinanoj povos eliri el sia urbo kaj reveni al ĝi sen perdi siajn loĝkartojn? Ĉu oni malfermos la pasejojn inter Gazao kaj Israelo, krom tiu de Rafaho? Ĉu la ses centoj da kolonianoj en Hebron ĉesos ĵeti sian rubon sur la ĉefa strato de la urbo? Ĉu siaj gefiloj ĉesos ĵeti ŝtonojn al palestinaj lernejanoj? Kaj ni povus daŭrigi la liston.

Kiam oni atingos ĉion tion kaj refirmiĝos la necedebla rajto pri reveno, ni povos ĝojiĝi pro la akcepto de Palestino en UN. Eĉ pli la tagon, kiam Mahmud Abbas prezentos antaŭ internacia tribunalo denoncojn pro militkrimoj kaj pro kontraŭhomaraj krimoj kontraŭ politikistoj kaj milistoj, kiuj regas la cionisman ŝtaton.

Dum tiu benata tago alvenas, ni daŭrigu la bojkoton, malinvestojn kaj sankciojn kontraŭ Israela Ŝtato.

 

Gazao (Eduardo Galeano)

Eduardo Galeano

Por pravigi sin, ŝtata terorismo fabrikas teroristojn: semas malamon rikoltas alibiojn. Ĉio indikas ke tiu ĉi masakro de Gazao, kiu laŭ siaj plenumantoj celas fini kun teroristoj, sukcesos multipliki ilin.

Ekde 1948, palestinanoj vivas kondamnitaj al senfina humiligo. Ili eĉ ne povas spiri sen permeso. Ili perdis patrujon, sian teron, sian akvon, sian ĉion. Ili eĉ ne rajtas elekti siajn registojn. Kiam ili voĉdonas por tiu kiu ne devas voĉdoni, ili estas punitaj. Gazao estas punita. Ĝi iĝis unu loĝejaĉo sen eliro ekde kiam Ĥamaso klare venkis balotadojn en la jaro 2006. Io simila okazis en 1932, kiam la partio komunista venkis en la balotadoj de Salvadoro. Pro tiu “malbona konduto” la salvadoranoj elpagis punon per bano de sango kaj ekde tiam vivis subigitaj al militaj diktaturoj. Demokratio estas lukso kiun ne ĉiuj meritas.

Estas filoj de senpovo la hejmfaritaj raketoj kiujn aktivuloj de Hamaso, enfermitaj en Gazao, eligas per necerta celtrafo en la terojn kiuj estis palestinaj kaj israela okupado uzurpis. Kaj senseperado, en la limo de la memmortiga frenezo, estas patrino de bravaĉaĵoj kiuj neas rajton al ekzistado de Israelo, malefikaj krioj, dume la tre efika ekstermada milito neas, ekde multaj jaroj, la rajton al ekzistado de Palestino. Nun malmulta Palestino restas. Paŝon post paŝo, Israelo forviŝas ĝin el mapo.

Kolonianoj invadas kaj malantaŭ ili, soldatoj korektas landlimon. Kugloj sanktigas eksproprietigon per legitima defendado. Ne ekzistas agresema milito kiu ne diras esti defendema milito. Hitler invadis Pollandon por eviti ke Pollando invadis Germanion. Bush invadis Irakon por eviti ke Irako invadis la mondon. En ĉiu siaj defendemaj militoj, Israelo fagocitis alian pecon de Palestino, kaj tagmanĝoj daŭras. La dispecigo estas pravigita per la titoloj de proprieto kiu Biblio atribuis pro du mil jaroj de persekutado, kiun juda popolo suferis kaj pro la paniko kiun Palestinanoj estigas.

Israelo estas la lando kiu neniam plenumas rekomendojn nek rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj, tiu kiu ne akceptas verdiktojn de la internaciaj tribunaloj, tiu kiu mokas internaciajn leĝojn kaj estas la nura lando kiu laŭleĝigis torturon de malliberuloj. Kiu donacis al ili rajton nei ĉiujn rajtojn? El kie venas nepuneco per kiu Israelo plenumas mortigadon de Gazao? Hispana registaro ne povintus bombadi nepunece Eŭskion por elimini ETA-on, nek brita registaro povintus dispecigi Irlandon por likvidi IRA-on. Ĉu eble holokausto implikas polison de eterna nepuneco? Aŭ ĉu tiu aprobo venas el la potenca amiko kiu havas en Israelo la plej senkondiĉan de siaj vasaloj?

Israela armeo estas la plej moderna kaj rafinita en la mondo, ili scias kiun mortigas. Ili ne mortigas erare. Ili mortigas horore. Civilaj viktimoj nomiĝas flankaj damaĝoj, laŭ vortaro de aliaj imperiismaj militoj. En Gazao el dek flankaj damaĝoj, tri estas geinfanoj. Mutiluloj estas miloj, viktimoj de teknologio kaj de homa distranĉado, kiun milita industrio sukcese provadas en tiu ĉi operaco de etna purigado.

Kiel ĉiam, ĉiam la sama: en Gazao, cent por unu. Por ĉiu cent palestinaj mortintoj, unu israela.
Estas danĝeraj homoj, diras al ni la kutima bombardado de amaskomunikiloj, kiu invitas nin kredi ke unu israela homvivo valoras kiel cent palestinaj. Tiuj ĉi amaskomunikiloj invitas nin kredi ankaŭ ke estas homaranaj la du cent israelaj atombomboj, kaj ke atompotenco nomata Irano disfrakasis Ĥiroŝimon kaj Nagasakion.

La tiel nomata internacia komunumo, ĉu ĝi ekzistas?

Ĉu ĝi estas io pli ol klubo pri komercistoj, bankistoj kaj militistoj? Ĉu ĝi estas io pli ol arta nomo kiun Usono survestas kiam ludas komedion?
Antaŭ tragedio de Gazao, monda hipokrito gloras sin unu fojon pli. Kiel ĉiam, indiferento, malplenaj paroladoj, malsaĝaj deklaracioj, sensaciaj aklamoj, ambiguaj pozicioj, servas al sankta nepuneco.
Antaŭ tragedio de Gazao, arabaj landoj sinlavas manojn. Kiel ĉiam. Kaj kiel ĉiam, eŭropaj landoj sinfrotas manojn.
Malnova Eŭropo, tiom kapabla de beleco kaj perverseco eligas kelkajn larmojn dum kaŝe celebras tiun ĉi majstran frapon. Ĉar la juda ĉasado ĉiam estis eŭropa kutimo, sed ekde duonjarcento tiu ĉi ŝuldo estas atribuita al la palestinanoj, kiuj ankaŭ estas semidoj kaj neniam estis, kaj ne estas, kontraŭsemidoj. Ili estas pagantaj, per sango kontanta kaj sonanta, fremdan ŝuldon.