Palestino en UN. Kio ŝanĝiĝas por la palestina popolo?

Jean-Claude Meyer

Juda Franca Unuiĝo por Paco

Estas iom paradoksa tiu akcepto de Palestino en speco de suplementa sidilo simila al tiu, kiun okupas Vatikano. “Kiom da dividaĵoj ĝi enhavas?”, oni diris pri la pontifika mikroŝtato, konata ĉefe de kolektantoj de poŝtmarkoj kaj de numismatikuloj kapricaj pri ekzotaj eŭroj.

Tiu akcepto, anticipe gajnita, en la Ĝenerala Asembleo (kontraste al tio, kio okazis en Sekureca Konsilio, sub viglado de Usono) efikas unue eltiri la “prezidanton” de Palestina Aŭtoritato el nigra truo kien la rezistado en Gazao metis lin. Ni memoru, ke Mahmud Abbas uzurpas antaŭ pli ol tri jarojn la postenon de prezidanto, ĉar lia regperiodo finiĝis kaj oni ne organizis prezidentan balotadon.

Akcepto de Palestino ŝanĝos neniom la situacion de palestinanoj.

Se la blokado de Gazao mildiĝos en venontaj tagoj, ĝi estos pli pro la gazaa rezistado kaj pro la raketoj ĵetitaj sur TelAvivon kaj Jerusalemon ol pro la diplomataj tordiĝoj de Abu Mazen.

 

Ĉu ĉesos koloniado en Cisjordanio? Ĉu ĉesos la judigado de Jerusalemo? Ĉu la beduenoj el Naqab rekuperos sian liberon? Ĉu la Jordanan valon oni redonos al Palestino? Ĉu oni detruos la apartheid-an muron? Ĉu la gazaaj fiŝkaptistoj povos labori pli ol tri mejlojn malproksime de la marbordo sen ricevi pafadon? Ĉu palestinanoj povos libere cirkuli inter siaj izolitaj bantustanoj? Ĉu la jerusalemaj palestinanoj povos eliri el sia urbo kaj reveni al ĝi sen perdi siajn loĝkartojn? Ĉu oni malfermos la pasejojn inter Gazao kaj Israelo, krom tiu de Rafaho? Ĉu la ses centoj da kolonianoj en Hebron ĉesos ĵeti sian rubon sur la ĉefa strato de la urbo? Ĉu siaj gefiloj ĉesos ĵeti ŝtonojn al palestinaj lernejanoj? Kaj ni povus daŭrigi la liston.

Kiam oni atingos ĉion tion kaj refirmiĝos la necedebla rajto pri reveno, ni povos ĝojiĝi pro la akcepto de Palestino en UN. Eĉ pli la tagon, kiam Mahmud Abbas prezentos antaŭ internacia tribunalo denoncojn pro militkrimoj kaj pro kontraŭhomaraj krimoj kontraŭ politikistoj kaj milistoj, kiuj regas la cionisman ŝtaton.

Dum tiu benata tago alvenas, ni daŭrigu la bojkoton, malinvestojn kaj sankciojn kontraŭ Israela Ŝtato.

 

Justeco postulas agon por ĉesigi la jugon sur palestinanoj (Desmond Tutu)

Desmond Tutu, 2012

Jam antaŭ dudek kvin jaroj mi iris de vilaĝo al vilaĝo tra ruraj regionoj en Usono kuraĝigante la popolon, speciale la studentojn, puŝi favore al malinvesto el Sudafriko. Nuntempe, bedaŭrinde, estas jam tempo komenci similan agon por devigi Israelon fini ĝian longan okupacion de la palestina lando kaj ĝian rifuzon etendi rajtegalecon al palestinaj civitanoj, kiu elportas ĉirkaŭ 35 diskriminaciajn leĝojn. Mi alvenis al tiu konkudo per lanta kaj peniga maniero. Mi konscias, ke multaj el niaj judaj gefratoj, kies kontribuo estis decida en batalo kontraŭ sudafrika apartheid-o, ankoraŭ ne estas pretaj konsideri la apartheid-an naturon de Israelo kaj de ĝia nuna reĝimo. Kaj mi estas ege maltrankvila, ke prezenti tiun aferon afliktu kelkajn homojn de la juda komunumo kun kiuj mi intime kaj efike kunlaboris dum jardekoj. Sed mi povas ignori nek la palestinan suferadon kiun mi vidis nek la voĉojn de kuraĝaj judoj maltrankvilaj pro la diskriminacia drivo de Israelo.

La lastajn tagojn, ĉirkaŭ 1200 usonaj rabenoj subskibis leteron -programita por koincidi kun rezolucioj de Metodisma Unuiĝinta Eklezio kaj Presbiterianisma Eklezio- urĝante la kristanojn ne “aliĝi al selektivaj malinvestoj el certaj kompanioj kies produktojn Israelo uzas”. Ili argumentas, ke “unuflanka konsidero” en rezolucioj pri malinvesto, eĉ selektiva malinvesto el kompanioj kiuj profitas de la okupacio, laŭ la rezolucioj de metodistoj kaj presbiterianistoj, “damaĝas la rilatojn inter judoj kaj kristanoj konstruitajn dum jardekoj”.

Kvankam ili sendube bonintencas, mi pensas ke la rabenoj kaj aliaj homoj kiuj kontraŭas malinvestojn bedaŭrinde eraras. Mia voĉo ĉiam leviĝos por plifortigi la ligilojn inter kristanoj kaj judoj, kaj kontraŭ antisemitismo, kiun ĉiuj sentemaj homoj timas kaj malamas. Sed tio ne povas esti ekskuzo por nenion fari kaj teni sin flanke, dum sinsekvaj israelaj registaroj daŭrigas la koloniadon de Cisjordanio kaj stimulas rasismajn leĝojn.

Mi bone memoras la vortojn de pastro Martin Luther King Jr. en sia letero el malliberejo de Birmingham, kie konfesas al siaj “kristanaj kaj judaj gefratoj”, ke li sentas sin tre desapontita de moderaj blankuloj… kiuj multe pli respektas ordon ol justecon; kiuj preferas negativan pacon kiu signifas foreston de streĉiteco, ol pozitivan pacon kiu implicas ĉeeston de justeco; kiuj diras konstante: “Mi konsentas kun vi pri la celoj, sed mi ne povas konsenti pri viaj metodoj de rekta ago”; kiuj paternalisme kredas, ke ili povas determini la kalendaron por libero de aliaj homoj.

La vortoj de King priskribas preskaŭ precize la mensan mallarĝecon de 1200 rabenoj, kiuj ne aliĝas al kuraĝaj palestinanoj, judoj kaj internaciuloj en la izolitaj cisjordanaj komunumoj por neperforte protesti kontraŭ la ŝtelo de la palestina lando por konstrui kontraŭleĝajn setlejojn nur por judoj kaj la apartigan muron. Ni ne povas permesi kaŝi nian kapon sub sablon dum senĉesa koloniisma agado nuligas la eblon de duŝtata solvo.

Se ni ne atingas du ŝtatojn en baldaŭa estonto, tiam do alvenos la tago kiam palestinanoj ĉesigos batali por propra ŝtato kaj insistos pri sia rajto elekti la registaron kiu kontrolos siajn vivojn, la israelan registaron en ununura demokratia ŝtato. Israelo pensas, ke tiu opcio estas neakceptebla, kaj tamen ili faras ĉion kiun ili povas por okazigi ĝin.

Multaj sudafrikaj nigruloj vojaĝis al okupaciita Cisjordanio kaj hororiĝis pro la israelaj ŝoseoj konstruitaj nur por judaj kolonianoj, ŝoseoj al kiuj cisjordanaj palestinanoj ne rajtas aliri, kaj pro la kolonioj nur por judoj konstruitaj sur palestina lando, malobservante internacian leĝaron.

Sudafrikaj nigruloj kaj aliaj homoj el la tuta mondo vidis la raporton de Human Rights Watch 2010 kiu priskribas “la dumezurilan sistemon de leĝoj, reguloj kaj servoj per kiu Israelo agas por la du popoloj en cisjordanaj teritorioj sub sia ekskuziva kontrolo, havigante preferajn servojn, disvolvon kaj profitojn por judaj kolonianoj, dum ĝi imponas la plej severajn kondiĉojn al palestinanoj”. Tio, laŭ mia opinio, estas apartheid-o. Kaj ĝi estas nefendebla. Kaj ni urĝe bezonas, ke pli da rabenoj aliĝu al tiu kuraĝuloj de Jewish Voices for Peace por sincere paroli pri la korupta jardeklonga israela superrego sur palestinanoj.

Tiuj estas la plej duraj vortoj kiun mi iam skribis. Sed ili estas fundamente gravaj. Israelo damaĝas ne nur la palestinanojn, sed ĝi ankaŭ malutilas al si mem. Eble tiuj 1200 rabenoj ne ŝatas aŭdi kiun mi devas diri: jam estas tempo, ke ili demetu la bendon de siaj okuloj kaj klare alfronti la realaĵon, ke Israelo transformiĝas en apartheid-anŝtaton, kiel Sudafriko estis, neante rajtegalecon. Tio ne estas estonta danĝero, kiel avertis tri eksĉefministroj -Ehud Barak, Ehud Olmert kaj David Ben Gurion-, sed nuntempa realaĵo. Tiu rigora realaĵo, kiun milionoj da palestinanoj eltenas, bezonas konsciencajn homojn kaj organizojn por malinvesti el kompanioj -kiel ekzemple Caterpillar, Motorola Solutions kaj Hewlett Packard- kiu profitas de okupacio kaj submetigo truditaj al palestinanoj.

Tia ago kuntrenas grandegan diferencon de sudafrika apartheid-o, ĉar ĝi povas igi estonton en justeco kaj egaleco, kaj por palestinanoj kaj por judoj en la Sankta Lando.

(Desmond Tutu estas emerita ĉefepiskopo de Kaburbo, Sudafriko. Li ricevis la Nobelan Premion pri Paco en 1984)

Anglaligva originalo: http://www.tampabay.com/opinion/columns/justice-requires-action-to-stop-subjugation-of-palestinians/1227722