Alvoko al UEA kaj TEJO: Esperanto ne estu ilo de komplico en diskriminacio kaj subpremo

Al

Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de Universala Esperanto-Asocio (UEA)

kaj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Karaj gesinjoroj,

Ni, esperantistoj kaj aliaj homoj solidaremaj kun subpremitaj popoloj el la mondo, kaj specife kun la Palestina popolo, ricevis kun surprizo, malĝojo kaj indigno la novaĵojn pri organizo de internaciaj esperanto-kongresoj en Israelo dum 2013: Azia Kongreso en Jerusalemo en aprilo, kaj Internacia Junulara Kongreso en Nazareto en aŭgusto. Ni skribas al vi nome de ĉiuj homoj pledantaj por paco, homaj rajtoj kaj plenumo de la internacia juro kiuj aliĝis al kampanjo por Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BMS) kontraŭ la Israela sistemo de okupacio, koloniado kaj apartismo.

Ekde ĝia perforta kreo en Palestino en 1948 kaj la elpelo de pli ol 750.000 indiĝenaj loĝantoj, Israelo submetadas la Palestinan popolon per senposedigo, diskriminacio kaj okupacio deklaritaj kontraŭleĝaj en dekoj da UN-rezolucioj. Ĝia koloniisma reĝimo subpremas per multnombraj kaj multmanieraj agadoj la palestinanojn, kaj malobservas iliajn bazajn homajn rajtojn. Nur en la lasta jardeko, mortigoj per alcelaj murdoj kaj militkrimoj faritaj de la Israela armeo atingis kvanton de miloj da homoj. Nuntempe estas ankoraŭ miloj da palestinaj politikaj malliberuloj en Israelaj malliberejoj, multaj el ili en administra aresto, sen rajto al juĝo kaj sen scii la krimon pri kiu ili estas akuzitaj. Israelo daŭre praktikas torturon, kvankam ĝi subskribis la Internacian Konvencion kontraŭ tiu kontraŭhoma praktiko.

Israelo kontraŭleĝe okupas la Palestinajn teritoriojn de Cisjordanio (inkluzive Orientan Jerusalemon) kaj Gazao- kiu ne havas propran aeran kaj maran suverenecon. (Tio estas aldone al la okupado de la siria Golano). Ĝi limigas la moviĝpovon de homoj ene de tiuj senkonektigitaj teritorioj, apartigante homojn en unu de iliaj familianoj en aliaj. Inter la okupaciaj politikoj de la Israela ŝtato, estas aparte gravaj: la konstruo de apartiga kaj aneksa Muro en Cisjordanio, kiun deklaris kontraŭleĝa la Internacia Kortumo de Justeco en Hago; la senbrida konstruo de setlejoj en Cisjordanio; la detruo de Palestinaj domoj en Jerusalemo; kaj la kontraŭhomara blokado kiun suferas 1,5 milionoj da homoj en la Gaza-strio.

Krome, Israelo malrespektas la rajton je reveno de milionoj da rifuĝintoj, multaj el kiuj loĝantaj en mizeraj rifuĝejoj en apudaj landoj, kaj ankaŭ rifuzas la revenon hejmen de miloj da palestinanoj, kiuj devis elmigri al Eŭropo, Usono aŭ aliaj landoj serĉante decan vivon. Institucia rasismo ankaŭ diskriminacias preskaŭ milionon kaj duonon da civitanoj de Israelo, idoj de la palestinaj familioj, kiuj fine de la 1940aj jaroj sukcesis eskapi el la etna purigado farita de cionismaj milicioj kaj resti en la teritorio kie fariĝis la Israela ŝtato. Tiu komunumo, kiu reprezentas pli ol 20% de la Israela loĝantaro, ne povas ĝui la samajn civilajn, edukajn, kulturajn, lingvajn, laborajn, sociajn, ekonomiajn rajtojn kiel la cetera loĝantaro, ĉar ili ne estas judoj.

Konsiderinte la nekapablon kaj neemon de la internacia komunumo efikigi la internacian juron kaj protekti la palestinan loĝantaron, pli ol 170 palestinaj civilaj grupoj -prihomrajtaj organizoj, NRO-j, kulturaj, profesiaj kaj sindikataj palestinaj asocioj- en 2005 lanĉis la internacian kampanjon Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BMS) kontraŭ la ŝtato Israelo ĝis ĝi plenumos la internacian juron. Tiu civitana kampanjo tutmonda, neperforta kaj laŭrajta, estas inspirita de la kampanjo kiu helpis fini la kolonian kaj rasisman regadon de Sudafrika apartismo.

La BMS-kampanjo ankaŭ celas kulturajn kaj akademiajn israelajn instituciojn, se ili ne eksplicite rekonas ĉiajn rajtojn de palestinanoj agnoskitajn de la internacia leĝo, aŭ se ili kunagas kun israelaj propagandaj streboj. Kulturo povas esti manipulita por propagandaj, ideologiaj kaj politikaj celoj. Israelo estas eble unu el la plej rimarkindaj ekzemploj de subordigo de kulturaj institucioj al registaraj politikoj. La Israela registaro elspezas grandajn kvantojn da mono por sendi israelajn artistojn kaj intelektulojn en la mondon, kaj por organizi en Israelo, internaciajn kulturajn kaj artajn eventojn al kiu kutime ĝi invitas reprezentantojn de arto kaj kulturo el Eŭropo, Usono kaj Latinameriko ĉefe.

La kulturan projekton “Brand Israel” (Marko Israelo) iniciatis la israela Ministrejo pri Eksteraj Aferoj en 2006 kun la deklarita celo purigi la bildon de Israelo eksterlande, kaj alia celo, ĉi-foje ne deklarita, nome ĵeti fumkurtenon sur la kontraŭleĝan okupacion de Palestino, sur la malobservojn de internacia juro kaj sur militkrimojn kiujn Israelo senpune faras. Kiel montro de la subordigo de kulturo al la propagando de Israelo, la iama vicestro de la israela Ministrejo pri Eksteraj Aferoj Nisim Ben Ŝitrit, diris en israela ĵurnalo: “Ni vidas kulturon kaj Hasbara-on kiel unuarangan propagandan ilon. Mi ne diferencigas kulturon de Hasbara-o”. (Hasbara estas hebrea vorto por indiki komunikadajn strategiojn, propagandon kaj publikajn rilatojn kiuj celas diskonigi, precipe en la internacia komunumo, la argumentaron de la Israela registaro kaj aliaj cionismaj estaĵoj por pravigi sian agadon.)

Konsciaj pri tiu manipulado, gravuloj el la tuta mondo dediĉataj al arto kaj kulturo, publike deklaris sian rifuzon ludi kaj partopreni en kulturaj eventoj en Israelo aŭ patronitaj de Israelaj institucioj, konforme al la rekomendoj de la kampanjo por kultura bojkoto kontraŭ la Israela apartismo. Artistoj kaj intelektuloj de pluraj naciecoj kaj originoj, inkluzive israelanoj kaj judoj, proklamis sian aliĝon al kultura bojkoto kiel premilo por fini tiun kolonian reĝimon. Inter la plej bone konataj inkluziviĝas Elvis Costello, Emma Thompson, Roger Waters, Santana, Pixies, Mike Leigh, Ken Loach, Snoop Dogg, Damon Albarn, Klaxons, Jean-Luc Godard, Brian Eno, Yes Men, Cassandra Wilson, Peter Brook, Udi Aloni, Devendra Banhart, Iain Banks, Eduardo Galeano, Stéphane Hessel, Juan Goytisolo, Ilan Pappe, Naomi Klein, Henning Mankell, Mahmud Darwish, John Berger, Arundhati Roy kaj Alice Walker inter aliaj.

Laŭ Ronnie Kasrils, eksa estro de la Afrika Nacia Kongreso kaj eksa Ministro pri Sekureco de Sudafriko, la situacio de la palestinanoj hodiaŭ estas pli malbona ol tiu de nigraj sudafrikanoj sub apartismo. Lia vizito al Palestino inspiris al la sudafrika ĉefepiskopo kaj Nobel-pacpremio Desmond Tutu, jenajn vortojn: “Tiel kiel ni diris dum apartismo, ke estis netaŭge por internaciaj artistoj veni en Sudafrikon por ludi en socio fondita sur diskriminaciaj leĝoj kaj rasa ekskluziveco, tiel hodiaŭ estus eraro por la Kaburba Opero ludi en Israelo.”

Estas planite, ke la Azia Kongreso de Esperanto okazu en aprilo en Jerusalemo. Ĉu vi scias, ke Israelo kontraŭleĝe okupas la tutan orientan parton de Jerusalemo inkluzive de ĝia Malnova Urbo? Ĉu vi scias kiom da palestinaj domoj estis detruitaj de la urbestraro de Jerusalemo en la lasta jardeko? Ĉu vi scias, ke la israela polico fermis palestinaj teatrojn, kulturajn centrojn kaj literaturajn kaj muzikajn festivalojn, kaj ke eĉ armitaj policanoj enrompis en la malfermon de internacia festivalo organizita de la Brita Konsulejo kaj Unesko en la Palestina Nacia Teatro en Orienta Jerusalemo?

Tioma estas la persekutado de la palestina loĝantaro en Jerusalemo, ke la israela poeto Aharon Ŝabtai, rifuzante partopreni en la internacia poeziofestivalo en Jerusalemo en 2006, deklaris: “Dankon pro la invito, sed mi ŝatus forigi mian nomon el la listo de partoprenantoj. Mi legis tiujn tagojn pri la teruraĵoj faritaj en la kontrolpunkto de Qalandiya. Mi kontraŭas okazigon de poezia festivalo en urbo kie araboj estas sisteme kaj kruele subpremitaj, malliberigitaj inter muroj, senigitaj de siaj rajtoj kaj siaj hejmoj, humiligitaj en kontrolpunktoj, kaj kie internaciaj leĝoj estas malobservitaj. Mi pensas, ke eĉ la poetoj ne estis permesataj en la pasinteco, nek estas permesataj hodiaŭ, ignori persekutadon kaj diskriminacion pro raso aŭ nacieco.” Ni aldonas, ke des pli esperantistoj ĝin ne ignoru!

Internaciaj kulturaj eventoj en Israelo fakte estas propagandiloj por “normaligi” kaj purigi la bildon de tiu ŝtato, kiu nur povas sukcesi per absoluta kaŝado de rasa diskriminacio, etna purigado kaj per absoluta malestimo kaj ignorado de indiĝena popolo.

Bedaŭrinde la Esperanto-movado ŝajnas ne esti escepto al tiu aliro. En bultenoj kaj aliaj informoj pri la kongresoj, kaj en aliaj informiloj de la Esperanto-movado en Israelo, estas preskaŭ neniu aludo al la palestina popolo, kiu loĝas en la nuntempa Israelo de multaj jarcentoj, kaj de kelkaj jardekoj elpelita, persekutita, diskriminaciita kaj/aŭ minoritatigita. Ankaŭ estas neniu aludo al ĝia kulturo, lingvo, historio aŭ simpla ekzisto. Oni parolas pri juda kulturo kaj historio, kaj pri hebrea lingvo, kvazaŭ Israelo estus nur juda lando. Ignoro kaj malestimo de la palestina popolo ŝajnas enradikigita ankaŭ en la Esperanto-medio. En la Kongresa Bulteno eĉ oni parolas pri la malnova parto de Jerusalemo, aŭ pri Qumram (apud Morta Maro) kvazaŭ ili estus parto de Israelo, ignorante la fakton ke ili situas en lando internacie agnoskita kiel parto de la Palestinaj neisraelaj teritorioj. Oni preteratentas ankaŭ, ke por atingi Qumram oni devas veturi per vojoj malpermesitaj aŭ limigitaj por neisraelanoj, kvankam ili troviĝas ekster Israelo.

La translokigo de la IJK al Nazareto (israela urbo preskaŭ tute enloĝata de palestinanoj civitanoj de Israelo), kaj la inkludo de kelkaj indiĝenaj homoj en la LKK ŝajnas indiki novan sintenon en la israela esperantistaro. Tamen la kerno de la problemo daŭre restas senŝanĝa. La palestina Kampanjo por la Akademia kaj Kultura Bojkoto de Israelo (PAKBI) difinis normaligon kiel “partopreno en ajna projekto, iniciato aŭ agado, kiu serĉas (implice aŭ eksplicite) kunigi palestinanoj (kaj / aŭ araboj) kaj israelanoj (homoj aŭ institucioj) ne konsiderante kiel ĉefan objektivon la reziston kaj kondamnon de la israela okupado kaj ĉiuj formoj de diskriminacio kaj subpremo kontraŭ la palestina popolo.” Kaj ĝuste tiel agas esperantistoj: Ĉiuj kunlaboroj inter palestinanoj kaj israelanoj kiuj neglektas la rekonon de la fundamentaj rajtoj de la palestina popolo havas nur unu nomo: “normaligo” (tio estas: propagando, purigo de rasisma kaj apartisma bildo).

Ni opinias, ke Esperanto ne estu ilo de komplico en diskriminacio kaj subpremo de popolo per nia silento aŭ preteratento.

Pro tio, ni petas vin, ke la Azia Kongreso de Esperanto kaj la Internacia Junulara Kongreso 2013 ne estu okazigataj en Israelo, kaj ke, se eble, estu organizotaj en lando libera je rasa diskriminacio, kaj respektema kun homaj rajtoj kaj internacia leĝaro.

Sincere viaj,

Por subskribi tiun alvokon, bonvolu alkaki tien:

http://www.change.org/petitions/esperanto-ne-estu-ilo-de-komplico-en-diskriminacio-kaj-subpremo-ne-organizu-internaciaj-kongresoj-en-israelo 

Solidare kun Palestino

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s