Gazao (Eduardo Galeano)

Eduardo Galeano

Por pravigi sin, ŝtata terorismo fabrikas teroristojn: semas malamon rikoltas alibiojn. Ĉio indikas ke tiu ĉi masakro de Gazao, kiu laŭ siaj plenumantoj celas fini kun teroristoj, sukcesos multipliki ilin.

Ekde 1948, palestinanoj vivas kondamnitaj al senfina humiligo. Ili eĉ ne povas spiri sen permeso. Ili perdis patrujon, sian teron, sian akvon, sian ĉion. Ili eĉ ne rajtas elekti siajn registojn. Kiam ili voĉdonas por tiu kiu ne devas voĉdoni, ili estas punitaj. Gazao estas punita. Ĝi iĝis unu loĝejaĉo sen eliro ekde kiam Ĥamaso klare venkis balotadojn en la jaro 2006. Io simila okazis en 1932, kiam la partio komunista venkis en la balotadoj de Salvadoro. Pro tiu “malbona konduto” la salvadoranoj elpagis punon per bano de sango kaj ekde tiam vivis subigitaj al militaj diktaturoj. Demokratio estas lukso kiun ne ĉiuj meritas.

Estas filoj de senpovo la hejmfaritaj raketoj kiujn aktivuloj de Hamaso, enfermitaj en Gazao, eligas per necerta celtrafo en la terojn kiuj estis palestinaj kaj israela okupado uzurpis. Kaj senseperado, en la limo de la memmortiga frenezo, estas patrino de bravaĉaĵoj kiuj neas rajton al ekzistado de Israelo, malefikaj krioj, dume la tre efika ekstermada milito neas, ekde multaj jaroj, la rajton al ekzistado de Palestino. Nun malmulta Palestino restas. Paŝon post paŝo, Israelo forviŝas ĝin el mapo.

Kolonianoj invadas kaj malantaŭ ili, soldatoj korektas landlimon. Kugloj sanktigas eksproprietigon per legitima defendado. Ne ekzistas agresema milito kiu ne diras esti defendema milito. Hitler invadis Pollandon por eviti ke Pollando invadis Germanion. Bush invadis Irakon por eviti ke Irako invadis la mondon. En ĉiu siaj defendemaj militoj, Israelo fagocitis alian pecon de Palestino, kaj tagmanĝoj daŭras. La dispecigo estas pravigita per la titoloj de proprieto kiu Biblio atribuis pro du mil jaroj de persekutado, kiun juda popolo suferis kaj pro la paniko kiun Palestinanoj estigas.

Israelo estas la lando kiu neniam plenumas rekomendojn nek rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj, tiu kiu ne akceptas verdiktojn de la internaciaj tribunaloj, tiu kiu mokas internaciajn leĝojn kaj estas la nura lando kiu laŭleĝigis torturon de malliberuloj. Kiu donacis al ili rajton nei ĉiujn rajtojn? El kie venas nepuneco per kiu Israelo plenumas mortigadon de Gazao? Hispana registaro ne povintus bombadi nepunece Eŭskion por elimini ETA-on, nek brita registaro povintus dispecigi Irlandon por likvidi IRA-on. Ĉu eble holokausto implikas polison de eterna nepuneco? Aŭ ĉu tiu aprobo venas el la potenca amiko kiu havas en Israelo la plej senkondiĉan de siaj vasaloj?

Israela armeo estas la plej moderna kaj rafinita en la mondo, ili scias kiun mortigas. Ili ne mortigas erare. Ili mortigas horore. Civilaj viktimoj nomiĝas flankaj damaĝoj, laŭ vortaro de aliaj imperiismaj militoj. En Gazao el dek flankaj damaĝoj, tri estas geinfanoj. Mutiluloj estas miloj, viktimoj de teknologio kaj de homa distranĉado, kiun milita industrio sukcese provadas en tiu ĉi operaco de etna purigado.

Kiel ĉiam, ĉiam la sama: en Gazao, cent por unu. Por ĉiu cent palestinaj mortintoj, unu israela.
Estas danĝeraj homoj, diras al ni la kutima bombardado de amaskomunikiloj, kiu invitas nin kredi ke unu israela homvivo valoras kiel cent palestinaj. Tiuj ĉi amaskomunikiloj invitas nin kredi ankaŭ ke estas homaranaj la du cent israelaj atombomboj, kaj ke atompotenco nomata Irano disfrakasis Ĥiroŝimon kaj Nagasakion.

La tiel nomata internacia komunumo, ĉu ĝi ekzistas?

Ĉu ĝi estas io pli ol klubo pri komercistoj, bankistoj kaj militistoj? Ĉu ĝi estas io pli ol arta nomo kiun Usono survestas kiam ludas komedion?
Antaŭ tragedio de Gazao, monda hipokrito gloras sin unu fojon pli. Kiel ĉiam, indiferento, malplenaj paroladoj, malsaĝaj deklaracioj, sensaciaj aklamoj, ambiguaj pozicioj, servas al sankta nepuneco.
Antaŭ tragedio de Gazao, arabaj landoj sinlavas manojn. Kiel ĉiam. Kaj kiel ĉiam, eŭropaj landoj sinfrotas manojn.
Malnova Eŭropo, tiom kapabla de beleco kaj perverseco eligas kelkajn larmojn dum kaŝe celebras tiun ĉi majstran frapon. Ĉar la juda ĉasado ĉiam estis eŭropa kutimo, sed ekde duonjarcento tiu ĉi ŝuldo estas atribuita al la palestinanoj, kiuj ankaŭ estas semidoj kaj neniam estis, kaj ne estas, kontraŭsemidoj. Ili estas pagantaj, per sango kontanta kaj sonanta, fremdan ŝuldon.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s