Alvoko al bojkoto kontraŭ Israelo

En la jaro 2005 la palestina popolo diskonigis unuecan alvokon por iniciati internacian kampanjon por izoli Israelon, inspirita en la sudafrika batalo kontraŭ apartheid. Tiu alvoko estis la komenco de internacia civila kampanjo kiu jam atingis multajn landojn kaj interpopolajn solidarecajn mediojn tra la tuta mondo. Jen ĝi:

Peto por bojkoto, malinvesto kaj sankcioj kontraŭ Israelo, ĝis ĝi plenumos la internacian leĝaron kaj la universalajn principojn pri homaj rajtoj

El la Palestina Civila Socio, la 9-an de julio de 2005

Unu jaron post la historia Konsilanta Opinio de Internacia Justica Kortumo, kiu trovis kontraŭleĝa la Israelan muron konstruitan sur palestina teritorio, Israelo daŭre konstruadas la kolonian muron, tute malestimante la decidon de la Kortumo. Post 38 jaroj da israela okupacio de palestinaj Gazaa Strio kaj Cisjordanio (inkluzive de Orienta Jerusalemo) kaj de siria Golano, Israelo daŭrigas ekspansion de judaj kolonioj. Ĝi unuflanke aneksis okupitajn Orientan Jerusalemon kaj Golanon, kaj nun fakte aneksadas vastegajn erojn de Cisjordanio per muro. Israelo ankaŭ pretigadas -sub la ombro de planita reorganizado por Gazaa Strio- konstruadon kaj ekspansion de kolonioj en Cisjordanio. 57 jarojn post la ekkonstruo de israela Ŝtato, ĉefe sur lando etne malplenigita de siaj palestinaj posedantoj, plimulto de palestinanoj estas rifuĝintoj, pluraj el ili senŝtatuloj. Krome, plifirmigita sistemo de rasa diskriminacio kontraŭ siaj propraj arabaj civitanoj restas netuŝita.

Se juĝi laŭ persistaj malobservoj fare de Israelo de internacia leĝaro,

Ĉar, ekde 1948, centoj da UN-rezolucioj deklaris kontraŭleĝaj la koloniajn kaj diskriminaciajn politikojn de Israelo kaj petis tujajn, taŭgajn kaj efektivajn rimedojn,

Ĉar ĝis nun fiaskis ĉiuj pacaj internaciaj intervenmanieroj por konvinki kaj devigi Israelon plenumi homaran leĝaron, respekti fundamentajn homajn rajtojn, kaj ĉesigi okupacion kaj subpremon de palestina popolo,

Vidinte, ke konsciaj popoloj en la internacia komunumo historie prenis moralan respondecon batali kontraŭ maljusteco, kiel okazis en la batalado por aboli apartheid-on en Sudafriko per diversmanieraj bojkotoj, malinvestoj kaj sankcioj;

Inspiritaj de batalado de sudafrikanoj kontraŭ apartheid en spirito de internacia solidareco, morala firmeco, kaj rezistado kontraŭ majusteco kaj subpremo,

Ni, reprezentantoj de civila palestina socio, petas al civilaj sociaj internaciaj organizoj, kaj al konsciaj homoj en la tuta mondo efektivigi vastajn bojkotojn kaj malinvestojn kontraŭ Israelo, similaj al tiuj kontraŭ Sudafriko dum la apartheid-epoko. Ni petas al vi, ke vi instigu viajn respektivajn ŝtatojn por ke ili altrudu embargojn kaj sankciojn kontraŭ Israelo. Ni ankaŭ invitas al konsciaj israelanoj subteni tiun peton, por bono de justico kaj vera paco.

Tiuj neperfortaj punaj rimedoj devus esti daŭrigataj ĝis Israelo plenumos sian devon rekoni la necedeblan rajton de la palestina popolo je memdecido, kaj plene observos la ordonaron de internacia leĝaro pere de:

1.- Ĉesigo de okupacio kaj koloniado de ĉiuj arabaj teritorioj, kaj detruo de la muro;

2.- Agnosko de fundamentaj rajtoj por arab-palestinaj civitanoj de Israelo por plena egaleco; kaj

3.- Respekto, protekto kaj stimulo de la rajtoj de palestinaj rifuĝintoj reveni al siaj hejmoj, kiel kondiĉite en UN-rezolucio 194

Peto subtenata de:

Palestinaj politikaj partioj, unuiĝoj, asocioj, koalicioj kaj organizoj reprezentante ĉiujn tri partojn integrigante la palestinan popolon: palestinaj rifuĝintoj, palestinoj sub okupacio, kaj palestinaj civitanoj de Israelo. 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s